Cigana DorsoSako

Notizia del 28 Agosto 2008

Tre plezure mi invitas vin partopreni al “Zaino Zingaro” (Cigana DorsoSako), festivalo pri Vojagxo kaj Subtenebla Turismo per mi organizita de Legambiente, Media Asocio.
De la 12-a al la 14-a de Septembro en Mezzoldo (Bergamo), Italio. Bonvolu rigardi la kunligitajn pdf-ojn.
Gxis baldaux!!!

Karavano de “Orobie” Montaroj kai Esperanto!!!

Notizia del 11 Marzo 2008

KIO ESTAS? La “Karavano de Orobie” estas iniciato de Legambiente Bergamo, media asocio (www.legambientebergamo.org), kune kun la Parko de Bergamaj “Orobie” kaj kune kun Esperantujo, kunligata al nacia (itala) kampanjo de Legambiente “Karavano de la Alpoj”. Per piedirado tra la teritorio de Alpoj “Orobie” inkluzivita en la Natura Parko kaj per serio de eventoj, Legambiente Bergamo intencas proponi prikonsideron pri temo de turismo en la Alpoj, sugestante alternativoj kohera kun la medio.La “Karavano de Orobie” estas iniciato de media asocio (Per kunlaborado de Marino Curnis (bergama esperantisto kaj vojagxanto fama pro piedvojagxo el Bergamo al Irano “Eurasia Pedibus Calcantibus”, www.marinocurnis.com), la internacia esperantujo kaj multaj lokaj organizoj, la “Karavano de Orobie” eskurso tute piede, laux 300 kilometroj kaj dum 18 tagoj, malkovrante la estajxoj en la Parko de “Orobie” Alpoj.

KIAM? Ekde la 23-a auxgusto gxis la 10-a septembro 2008, parte ekde la 23-a auxgusto gxis la 1-a de septembro (unua aro), parte ekde la 1-a gxis la 10-a de septembro. Poste, ekde la 12-a gxis la 14-a de septembro okazos la tria festivalo pri la subtenabla vojagxo “Zaino Zingaro” (=Cigana DorsoSako) en Mezzoldo (BG).Ekde la 23-a auxgusto gxis la 10-a septembro 2008, parte ekde la 23-a auxgusto gxis la 1-a de septembro (unua aro), parte ekde la 1-a gxis la 10-a de septembro. Poste, ekde la 12-a gxis la 14-a de septembro okazos la tria festivalo pri la subtenabla vojagxo “Zaino Zingaro” (=Cigana DorsoSako) en Mezzoldo (BG).KIU PARTOPRENAS? La karovano estas por cxiuj la esperantistoj, kiuj volas partopreni al piedirado kaj al kunligitaj eventoj.

La karovano estas por cxiuj la esperantistoj, kiuj volas partopreni al piedirado kaj al kunligitaj eventoj.KIOM DA MONOJ KOSTAS? Legambiente Bergamo oferas per aligxo de 30 euroj asekuron al partoprenantoj kaj asocian membrokarton, kaj tranoktado. Kosto estos preskaux (pro mangxo kaj dormo), 15€ tage.Legambiente Bergamo oferas per aligxo de 30 euroj asekuron al partoprenantoj kaj asocian membrokarton, kaj tranoktado. Kosto estos preskaux (pro mangxo kaj dormo), 15€ tage.

KONTAKTOJ

Por partopreni aux akiri pli da informoj pri la “Karavano de Orobie”:Legambiente Bergamo Onlus

 

info@legambientebergamo.org

Marino Curnis

ODESAJ KATAKOMBOJ

Notizia del 28 Marzo 2007

de Aleksandr Samorukov, trejn-esploristo de la klubo “POISK” kaj Tatjana Auderskaja, gvidantino de junulara Esperanto-klubo “Verdaĵo” ODESSA, Ukrainio

Urbo Odessa staras sur katakomboj kaj sur legendoj. Ja legendoj kaj katakomboj estas ĉe ni nedisigeblaj.

Ĉu vi scias, kio estas odesaj katakomboj? Ili havas neniun rilaton al tombejo. Tio estas sistemo de malplenaj galerioj, aŭ tuneloj, kiuj restis sub Odessa post elpreno de kalkoŝtono, el kiu estas konstruita malnova Odessa. Do, se tiel diri, ili estas “negativo de Odessa”: la urbo estas konstruita el la ŝtono, kaj sub la urbo restis samvolumena malplenaĵo, subtera mal-urbo. La totala longeco de tiu tute ĥaosa labirinto (ja oni elprenis la kalkoŝtonon en multaj lokoj, diversdirekten, sen ajna skemo aŭ plano) superas 2 mil km; kaj surmapigita ĝis nun estas nur triono de ĝi, kaj proksimume duono restas tute nekonata. Ekzistas multaj tuneloj, pri kiuj oni konas, sed neniam sukcesis trovi ilin. Multaj el ili nun estas plenigitaj de akvo. More About.. »

Sep grotoj eltrovitaj sur Marso

Notizia del 22 Marzo 2007

La brita televida kompanio BBC anoncis la eltrovon de 7 grotoj sur la marsa supraĵo, danke al la fotoj senditaj de la usona kosma esplorilo Odissey. La buŝoj malfermiĝas flanke de la vulkano Arsia Mons kaj profundas tiom ke la fundo ne estas videbla elekstere. La detaloj de la eltrovo estis prezentataj dum prelego okazinta en Houston (Teksaso - Usono).

Tiu eltrovo estas gravega, ĉar la grotoj povus esti la solaj lokoj en la planedo kie akvo, kaj sekve vivo, ankoraŭ estus troveblaj.

Tio konkrete eblus, ĉar ankaŭ sur la Tero, fine de la lasta glacia epokpo, multaj vivantaj specoj rifuĝis en grotoj por postvivi antaŭ la novaj klimata situacio, kaj perfekte taŭgiĝis je la subtera medio, kie ankoraŭ vivadas, tute malsimiliĝinte de la surteraj specoj.

La sciencistoj nomis tiajn grotojn “La Sep Fratinoj”: Dena, Chloe, Wendy, Annie, Abbey, Nicki kaj Jeanne. La buŝoj altas inter 100 kaj 252 metrojn. La malplej profundaj, kies fundo estas videbla, profundas inter 73 kaj 96 metrojn. Kompreneble oni ne konas la profundecon de la aliaj, ĉar neniu ĝis nun ilin esploris…

Traduko fare de Grupo Paclingvo - Gabriele Aquilina

Rusio: 106 ministoj mortis pro eksplodo de minejo

Notizia del 21 Marzo 2007

Tragedia akcidento frapis la karbominejon de Novokusnetsk en la siberia regiono Kemerovo. Krom la 106 viktimoj, pluaj 4 homoj ne estas ankoraŭ retrovitaj, kaj oni apenaŭ esperas savi ilin. La minejo estis inaŭgurata en la 2003, kaj estis projektita laŭ modernaj kriterioj. La kaŭzoj de la akcidento ankoraŭ estas malklaraj.

Traduko fare de Grupo Paclingvo - Gabriele Aquilina

Novaj subteraj eltrovoj en nord-orienta Italio

Notizia del 16 Marzo 2007

de Filippo Felici (traduko fare de Grupo Paclingvo - Gabriele Aquilina)

Sencese daŭras la esplorado de la Abismo de “Col della Rezza”, en la arbaro “Cansiglio” (bela kalka masivo, kiu troviĝas en nord-orienta Italio, inter la provincoj de Belluno, Treviso kaj Pordenone). Atinginte la fundon (almenaŭ supozeble…) de branĉo je 800 metroj sub la marnivelo (-800 m), laŭnova subenira vojo, malfermita pasintan monaton (deiranta de Galerioj “del Cin”, - 150 m) ni subeniris du putojn, profundajn po 70 m. Je la bazo de la dua puto (preskaŭ - 350 m) ni komencis la esploradon de aro da samnivelaj fosilia galerioj, kaj ni haltis ĉe la supro de puto alta preskaŭ 10 m, kaj larĝ a diametre 6-7 m; baze de tiu puto, prilumante per pova lumilo, ni klare vidis aliajn galeriojn, rimarkinde grandajn. Nia ĝisnuna esplorado estas nur komenca, kaj multo restas esplorota. Ni jam mapigis pli ol 3 km da groto, sed multo el la esploritaĵo ankoraŭne estas mapigita.La aero cirkuladas ege en la tuta kavo. Rimarkindas ankaŭ vasta subtera akvosistemo, kies fonto probable estas Gorgazzo (en la provinco de Pordenone), unu el la plej gravaj valklusiaj(1) fontoj en Italio, kiu troviĝas 1070 metroj sube. More About.. »

Ciao mondo!!

Notizia del 12 Marzo 2007

Benvenuto in WordPress. Questo è il tuo primo articolo. Modificalo o cancellalo e quindi, inizia a creare il tuo blog!

Info

Notizia del 12 Marzo 2007

Questa pagina è un esempio di una pagina di WordPress, puoi modificarla per inserire le informazioni su di te o sul tuo sito in modo che i lettori sappiano da dove vieni. Puoi creare quante pagine desideri simili a questa o anche delle sottopagine e gestirne il contenuto all’interno di WordPress.


Lo splendido design del template e' di Michael Heilemann - http://binarybonsai.com/kubrick/