ODESAJ KATAKOMBOJ
Mercoledì 28 Marzo 2007de Aleksandr Samorukov, trejn-esploristo de la klubo “POISK” kaj Tatjana Auderskaja, gvidantino de junulara Esperanto-klubo “Verdaĵo” ODESSA, Ukrainio
Urbo Odessa staras sur katakomboj kaj sur legendoj. Ja legendoj kaj katakomboj estas ĉe ni nedisigeblaj.
Ĉu vi scias, kio estas odesaj katakomboj? Ili havas neniun rilaton al tombejo. Tio estas sistemo de malplenaj galerioj, aŭ tuneloj, kiuj restis sub Odessa post elpreno de kalkoŝtono, el kiu estas konstruita malnova Odessa. Do, se tiel diri, ili estas “negativo de Odessa”: la urbo estas konstruita el la ŝtono, kaj sub la urbo restis samvolumena malplenaĵo, subtera mal-urbo. La totala longeco de tiu tute ĥaosa labirinto (ja oni elprenis la kalkoŝtonon en multaj lokoj, diversdirekten, sen ajna skemo aŭ plano) superas 2 mil km; kaj surmapigita ĝis nun estas nur triono de ĝi, kaj proksimume duono restas tute nekonata. Ekzistas multaj tuneloj, pri kiuj oni konas, sed neniam sukcesis trovi ilin. Multaj el ili nun estas plenigitaj de akvo. (more…)