Novaj subteraj eltrovoj en nord-orienta Italio

de Filippo Felici (traduko fare de Grupo Paclingvo - Gabriele Aquilina)

Sencese daŭras la esplorado de la Abismo de “Col della Rezza”, en la arbaro “Cansiglio” (bela kalka masivo, kiu troviĝas en nord-orienta Italio, inter la provincoj de Belluno, Treviso kaj Pordenone). Atinginte la fundon (almenaŭ supozeble…) de branĉo je 800 metroj sub la marnivelo (-800 m), laŭnova subenira vojo, malfermita pasintan monaton (deiranta de Galerioj “del Cin”, - 150 m) ni subeniris du putojn, profundajn po 70 m. Je la bazo de la dua puto (preskaŭ - 350 m) ni komencis la esploradon de aro da samnivelaj fosilia galerioj, kaj ni haltis ĉe la supro de puto alta preskaŭ 10 m, kaj larĝ a diametre 6-7 m; baze de tiu puto, prilumante per pova lumilo, ni klare vidis aliajn galeriojn, rimarkinde grandajn. Nia ĝisnuna esplorado estas nur komenca, kaj multo restas esplorota. Ni jam mapigis pli ol 3 km da groto, sed multo el la esploritaĵo ankoraŭne estas mapigita.La aero cirkuladas ege en la tuta kavo. Rimarkindas ankaŭ vasta subtera akvosistemo, kies fonto probable estas Gorgazzo (en la provinco de Pordenone), unu el la plej gravaj valklusiaj(1) fontoj en Italio, kiu troviĝas 1070 metroj sube.

Ĝis antaŭ du monatoj, la plej profunda kavo en tiu zono estis Bus della Genziana (- 583 m). Malestas aliaj vastaj kavoj, kvankam ĉie noteblas supraĵa karstismo(2), kun dolinoj(3), grundnivelaj putbuŝoj, sulkitaj kampoj kaj tuta manko de akvo. Ankaŭ la supraĵo estus reesplorinda, ĉar la lastaj pristudoj estis plenumitaj antaŭ 20 aŭ 40 jaroj. Partoprenis en la esplorado speleologiaj grupoj el multaj italaj urboj, nome Ferrara, Sacile, Urbino kaj Città di Castello; krome, multaj homoj el tuta Italio kontribuis pli mapli profunde. Sekve de la vasteco kaj profundeco de la zono kaj la granda kvanto de necesa materialo (ĝis nun pli ol 2 km da ŝnuro kaj kelkaj centoj da fiksiloj estis uzataj) ni feliĉe bonvenigos aliajn partoprenontojn. Kiu ajn deziras aldoniĝi al nia esplorado, ne hezitu kontakti nin.

Ĝis la reskribo, espereble kun aliaj bonaj novaĵoj.

Notoj

1) valklusia fonto = fonto elvenanta de unu aŭ pluraj engrotaj sifonoj (de Vaucluse, regiono de Francio kie troviĝas la plej fama el tiaj fontoj)

2) karstismo = erozia procezo kaŭzita de akvo sur kalkaj rokoj, tipa de la regiono Karsto (inter Italio, Slovenio kaj Kroatio)

3) dolino = tersubiĝo funelforma, tipa de karstaj regionoj

Scrivi un commento


Lo splendido design del template e' di Michael Heilemann - http://binarybonsai.com/kubrick/