Sep grotoj eltrovitaj sur Marso

La brita televida kompanio BBC anoncis la eltrovon de 7 grotoj sur la marsa supraĵo, danke al la fotoj senditaj de la usona kosma esplorilo Odissey. La buŝoj malfermiĝas flanke de la vulkano Arsia Mons kaj profundas tiom ke la fundo ne estas videbla elekstere. La detaloj de la eltrovo estis prezentataj dum prelego okazinta en Houston (Teksaso - Usono).

Tiu eltrovo estas gravega, ĉar la grotoj povus esti la solaj lokoj en la planedo kie akvo, kaj sekve vivo, ankoraŭ estus troveblaj.

Tio konkrete eblus, ĉar ankaŭ sur la Tero, fine de la lasta glacia epokpo, multaj vivantaj specoj rifuĝis en grotoj por postvivi antaŭ la novaj klimata situacio, kaj perfekte taŭgiĝis je la subtera medio, kie ankoraŭ vivadas, tute malsimiliĝinte de la surteraj specoj.

La sciencistoj nomis tiajn grotojn “La Sep Fratinoj”: Dena, Chloe, Wendy, Annie, Abbey, Nicki kaj Jeanne. La buŝoj altas inter 100 kaj 252 metrojn. La malplej profundaj, kies fundo estas videbla, profundas inter 73 kaj 96 metrojn. Kompreneble oni ne konas la profundecon de la aliaj, ĉar neniu ĝis nun ilin esploris…

Traduko fare de Grupo Paclingvo - Gabriele Aquilina

2 Commenti a “Sep grotoj eltrovitaj sur Marso”

  1. Walter Klag scrive:

    Dankon pro viaj informoj nun ankau en Esperanto!

  2. David Curtis scrive:

    Mi volas nur gratuli, ke oni uzas Esperanton en la speleologia mondo. Antau kvardek yaroy, kiam mi estis kvardek-yara, mi kay tridek aliay britay instruistoy pasigis tri monatoyn en Universitato de Besancon, Francio, por plibonigi nian kapablon paroli la francan. Vespere kay semaynfine la aliay britoy parolis la anglan inter si, sed mi parolis la francan kun mia dommastrino vespere, kay kun lokaj speleologistoy semaynfine. Ni esploris grotoyn en la Jura, kay iun tagon ni malsupreniris per shnura shtupetaro, kvazau tra la tegmento de la katedralo de Sankta Paulo en Londono. Che la planko mi malkovris vesperton dormantan kun plomba etikedo che jia maleolo. Sur tio estis instrukcio raporti jian numeron, la daton kaj lokon, al muzeo en Parizo. Mi obeis, kay tiel, aldone al konversacii kun miay kamaradoy, mi lernis paroli la francan tre flue. Sed poste mi ne havis sufichon por ferii en Francio, kaj lernis Esperanton. Rezulte, mi flue parolas tion, sed yam forgesis kiel paroli la francan!

Scrivi un commento


Lo splendido design del template e' di Michael Heilemann - http://binarybonsai.com/kubrick/