ODESAJ KATAKOMBOJ

de Aleksandr Samorukov, trejn-esploristo de la klubo “POISK” kaj Tatjana Auderskaja, gvidantino de junulara Esperanto-klubo “Verdaĵo” ODESSA, Ukrainio

Urbo Odessa staras sur katakomboj kaj sur legendoj. Ja legendoj kaj katakomboj estas ĉe ni nedisigeblaj.

Ĉu vi scias, kio estas odesaj katakomboj? Ili havas neniun rilaton al tombejo. Tio estas sistemo de malplenaj galerioj, aŭ tuneloj, kiuj restis sub Odessa post elpreno de kalkoŝtono, el kiu estas konstruita malnova Odessa. Do, se tiel diri, ili estas “negativo de Odessa”: la urbo estas konstruita el la ŝtono, kaj sub la urbo restis samvolumena malplenaĵo, subtera mal-urbo. La totala longeco de tiu tute ĥaosa labirinto (ja oni elprenis la kalkoŝtonon en multaj lokoj, diversdirekten, sen ajna skemo aŭ plano) superas 2 mil km; kaj surmapigita ĝis nun estas nur triono de ĝi, kaj proksimume duono restas tute nekonata. Ekzistas multaj tuneloj, pri kiuj oni konas, sed neniam sukcesis trovi ilin. Multaj el ili nun estas plenigitaj de akvo.

La produktado de kalkoŝtono komenciĝis en 1820-aj jaroj, baldaŭ post la fondo de Odessa en 1794, kaj daŭris ĝis 60-aj jaroj de XX jc. Oni tranĉis la molan ŝtonon per segiloj, kaj la pretajn blokojn oni forveturigis per ĉaroj, jungitaj de ĉevaloj. En la plej larĝaj koridoroj ĝis nun restis profundaj spuroj de radoj en grunda planko. Kaj sur la muroj sporade aperas desegnaĵoj – jen 100-jaraj, jen pli novaj…

Ĉar jam ekde mezo de X1X jc en la forlasitaj minoj ekloĝis homoj. Dekomence tio estis ministoj, ekloĝintaj “proksime al laborejo”; poste ilin sekvis kontrabandistoj, kiuj subtere transportadis varojn trans limojn de “porto-franko” (sendogana zono); kaj dum tempestaj tempoj de komenco de XX jc tie kaŝis sin revoluciuloj kaj dizertintoj de ĉiuj armeoj.

En 1919 jaro tie funkciis subtera tipografio; en 1941-1944, dum faŝista militokupado de Odessa, en katakomboj troviĝis lernejo, uzinoj de municio, stokejoj, staboj kaj loĝejoj de partizanaj taĉmentoj. Tie kaŝis sin ankaŭ loĝantoj de apudaj domoj dum bombardado kaj militatakoj. En la periodo de la milito, en 1941-1944 jaroj, en la katakomboj loĝis, konstante aŭ portempe, de 100 ĝis 20 mil personoj! En 50-aj jaroj en odesaj katakomboj oni lokigis grandajn stokejojn, vinkelojn kaj eĉ taksi-ejon; en 70-90-aj jaroj tie aperis fungo-kultivejoj. Ankaŭ en tiu tempo estis inaŭgurita Muzeo de Partizana Batalo.

Nun Odesaj katakomboj aspektas kiel kelkkilometra labirinto de subteraj koridoroj, jen altaj kaj larĝaj ĝis 3×4 m, jen etaj 0,2×0,4 m. Estas tie lokoj, kie oni devas rampi kvarpiede; kie terakvo kovras plankon; estas lokoj, kie minacas “gravedaj” muroj aŭ plafono: konveksa, ŝvelinta pro interna streĉiĝo, preta elfali ajnamomente… Dum longaj jaroj en koridoroj amasiĝis aroj da difektitaj ŝtonblokoj. El ili la savistoj faras apogilojn por “gravedaj” lokoj. Tio iam helpas, sed okazas foje en katakomboj kaj defaloj, kaj alŝutiĝoj… Sed malgraŭ tio, la loko konstante allogas.

Entute, la katakomboj estas legendo de Odessa kaj revo de preskaŭ ĉiuj odesaj ge-buboj. Dum 200 jaroj ili kovriĝis per aŭreolo de onidiroj, timigaj rakontoj, gloraj rememoroj pri milita tempo, kiam tie troviĝis Odesa Rezista Movado – partizanaj taĉmentoj… Allogas ja sekreto de neniam viditaj vojoj, de nigra subtera labirinto, kiu povas alporti ajnan surprizon – de ora trezoro ĝis soleca morto en mallumo…

Certe, trezoroj tie neniam troviĝis; kaj dank’ al la sav-taĉmento, jam delonge neniu mortis misvoje. Sed animskuiĝo pro risko plivigligas spiriton, donas pliajn kolorojn al la vivo. Kaj pro tio novaj kaj novaj generacioj de odesaj junuloj iras al katakomboj: vidi, senti, sperti, esplori. Esplori mallumajn labirintojn el ŝtono kaj esplori labirinton de sia propra animo. Juneco bezonas tion.

En la katakomboj okazas konkursoj pri orientado, pri pli rapida atingo de la itiner-celo. Tiujn konkursojn partoprenas teamoj ne nur de odesanoj, sed anka de aliuj urboj. En multaj lokoj ekzistas “bazejoj”, kie teamanoj loĝas dum kelkaj tagoj. La manĝaĵon kaj akvon ili alportas; ĉiujn elĵetaĵojn oni kolektas en plastajn sakegojn kaj forportas supren, ĉar en katakomboj estas ĉiam konstanta temperaturo +14°C, absoluta mallumo kaj plena foresto de mikroboj, kiuj povus asimili kaj putrigi la rubon. Do, tie estas sterila atmosfero, kaj konsciaj vizitantoj penas konservi ĝin.

Vizitas katakombojn nemultaj oficialaj ekskursoj kaj memstaraj “aventuremuloj”. Sed laŭplane esploras ilin nur Odesa klubo “POISK” (Serĉo, Esploro), fondita en 1961 j. Dum 40 jaroj okazis unikaj trovoj kaj eventoj, kiel, ekzemple, esploro de kaverno “Natalina”, pli ol 1 km longa, aŭ 3-taga ekspedicio el vilaĝo Nerubajskoje al Odessa, kiam 20 km oni iris sur la tersurfaco, kaj pli ol 100 km sub ĝi, tra subteraj koridoroj!

Jam tria generacio de junularo venas al la klubo. Ni volonte kontaktos kun aliuj kluboj, kiuj interesiĝas pri speleologio, subteraj kavaĵoj kaj similaj aferoj. La retadreso de nia klubo estas: HYPERLINK mailto:samorukov@ukr.net samorukov@ukr.net

2 Commenti a “ODESAJ KATAKOMBOJ”

  1. Marko scrive:

    Karaj amikoj.

    Mi gratulas al vi belan retejon en Esperanto.
    Mi povas aldoni al mia retejo vian adreson.
    Mi invitas al nia Dua Esperanto Renkontigxo sur monto Leskowiec apud urbo Andrychow kio okazos la 27-an de majo 2007 j.
    Ankaux estas ebleco prelegi en niaj Kultur Domoj en Kluboj de la Vojagxantoj.
    Okaze de Pasko mi deziras al Cxiuj multe da gxoj, bonan sanon.
    Kun amikaj salutoj.
    Marko

  2. Antonio De Salvo scrive:

    Kun granda intereso mi legis la informojn en via pagxo. Aparte alloga estis por mi la priskribo de la subteraj koridoroj de Odeso.
    Mi aldonis vian hejmpagxpn al miaj konstantaj referencaj adresoj.
    Korajn salutojn
    Antonio De Salvo, Guidonia (Roma)

Scrivi un commento


Lo splendido design del template e' di Michael Heilemann - http://binarybonsai.com/kubrick/